auxjugxo.
ARNHOLM
Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi
gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?
WANGEL
Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe
metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel
subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis
tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel
li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en
Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis
sxin gxuste en tiu sama monato.
ARNHOLM
Gxi do ne faris, cxu?
WANGEL
Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive
okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta
ekscitigxo en sxi --
ARNHOLM
Tamen ja --!
WANGEL
Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la
cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis.
ARNHOLM
Do signo kontraux signo.
WANGEL
(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo!
Ne vidi iun ajn rimedon --!
ARNHOLM
Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke
sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si?
WANGEL
Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux _tion_ al sxi?
Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas.
ARNHOLM
Ecx ne tion?
WANGEL
Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas.
ARNHOLM
Hm, -- cxu?
WANGEL
Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu
tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas
translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas
_iometa_ sxanco foje edzinigi ilin.
ARNHOLM
Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri _tio_?
WANGEL
Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri _tio_! Sed jen --
aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara
Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj
akvo!
ARNHOLM
Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante)
Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo
kaj elrigardas.)
WANGEL
(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur
ion scius.
(_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.)
ELLIDA
(rapide al _Wangel_) Ne eliru cxi-matene!
WANGEL
Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu
proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon?
ELLIDA
(
|