enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi
spertis?
ELLIDA
Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia
rilato?
ARNHOLM
Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.
ELLIDA
(duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn.
Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias.
ARNHOLM
Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam
atingis la trideksepan, verdire.
ELLIDA
Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste
diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi
nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo
estus en veto.
ARNHOLM
Kio do tio estas?
ELLIDA
Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne
_kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris.
ARNHOLM
Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.
ELLIDA
Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam
en alia loko.
ARNHOLM
Tiam!
ELLIDA
Jes, gxuste.
ARNHOLM
Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi
ecx ne konis sinjoron Wangel.
ELLIDA
Mi ne parolas pri Wangel.
ARNHOLM
Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu
solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.
ELLIDA
Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza.
ARNHOLM
Sed rakontu do al mi pri tio cxi!
ELLIDA
Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi
ja scias.
ARNHOLM
Kaj se vi tiam ne estus ligita?
ELLIDA
Kio do?
ARNHOLM
Cxu via respondo al mia letero estus alia.
ELLIDA
Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.
ARNHOLM
Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?
ELLIDA
(ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al
kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.
ARNHOLM
Via edzo do nenion scias pri la afero?
ELLIDA
Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli
li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde
estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere.
ARNHOLM
(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!
ELLIDA
Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas.
Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti.
Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza.
ARNHOLM
Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.
|