FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
e, senbrue. WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas auxskulti la muzikon. LYNGSTRAND Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro. WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos. HILDE (flustras al _Lyngstrand_) Ankaux tiuj du iras duope. (Sxi kaj _Lyngstrand_ iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.) ELLIDA Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas. WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola. ELLIDA Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas lin, Wangel! (_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.) LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida. ELLIDA Jes, jes, jes, -- la horo venis. LA FREMDULO Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne? WANGEL Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas. LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe. Ankaux por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani? ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel! (Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.) LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne. ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu resxangxi! LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue. ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi? LA FREMDULO Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia? ELLIDA Pro tiu promeso, cxu? LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_. ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue? WANGEL Ellida! ELLIDA (ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola! (_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.) ELLIDA (kasxas sin malantaux _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas? LA FREMDULO Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas. WANGEL (pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj nen
PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

ELLIDA

 

FREMDULO

 
WANGEL
 

Ellida

 
akompani
 

Wangel

 
sentas
 
sursxipe
 

Neniam

 

Decido


necedige
 
promeso
 

demandas

 

fremdulo

 

ekkrias

 
auxdigxas
 

Ankaux

 

Lyngstrand

 
esplore
 

elekti


zorgado

 

apartenas

 
elekton
 

eviteme

 

rajtas

 

manojn

 

tordas

 
retiros
 
malfrue
 

Zorgado


resxangxi

 

rigardas

 

tentas

 
auxdas
 
kasxas
 

transgrimpas

 

koncentrita

 
malantaux
 

nekonateco

 

potenco


malrapide

 
virinon
 

neniun

 
barelon
 

elektas

 
pasxas
 

nenion

 

kontraux

 

edzino

 

valizoj