iam revenos, -- cxu vi tiam
scias al kio vi riskigos vin?
ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!
LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?
WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi
sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.
ELLIDA
Ho, Wangel, -- kiel povas vi --!
LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la
brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi.
ELLIDA
(jxetas sin antaux _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min!
LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar
mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.
ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li
auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon
kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn
pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne
povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, --
por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi!
WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas
for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la
neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.
ELLIDA
Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super
mi!
WANGEL
Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun
alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi.
-- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco.
ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion
vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro!
WANGEL
Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.
ELLIDA
Kaj cxu vi _povas_? Cxu vi povas permesi ke tio _okazu_!
WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde.
ELLIDA
(mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis
al vi!
WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.
ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis!
WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas
komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via
gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar
nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.
ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al _Wangel_)
Libere kaj -- sub respon
|