FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  
oj la kulpulo. SINJORINO BERNICK (malrapide kaj treme) Karsten! FRAUXLINO BERNICK (same) Ahx, Johan --! FRAUXLINO HESSEL Jen vi fine revenkis vin mem! (Konsternita surprizo inter la cxeestantaro.) KONSULO BERNICK Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojagxis. La malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastigxis, ne povas homa potenco kontraux-pruvi. Sed pro tio mi ne kuragxas plendi. Antaux dek kvin jaroj mi altigxis pere de tiuj onidiroj; se mi nun pro ili falu, pri tio cxiu ajn konsideru en si mem. ADJUNKTO RORLUND Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo --! (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Ho, kiel mi bedauxras vin, sinjorino! HILMAR TONNESEN Kia konfeso! Nu, jen mi diru --! KONSULO BERNICK Sed neniu decido cxi-vespere. Mi petas cxiu ajn iri al la sia, -- pripensi, -- rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, montrigxos, cxu mi perdis aux gajnis parolante. Adiaux! Mi ankoraux havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksajxo. Tion ni cxiuj sentas, ke tiajxo ne havas sian gxustan lokon cxi tie. ADJUNKTO RORLUND Certe ne. (mallauxte al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Sxi do estis al mi tute maldigna. (duonlauxte al la festkomitato) Jes, miaj sinjoroj, post tio cxi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru en kompleta silento. HILMAR TONNESEN Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf! (La informo intertempe iris flustre de busxo al busxo. Cxiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la gxardeno. _Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauxta disputo. _Hilmar Tonnesen_ sxteliras elen dekstre. En silento restas en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, frauxlino Bernick, frauxlino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.) KONSULO BERNICK Betty, cxu vi havas pardonon por mi? SINJORINO BERNICK (rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la plej gxojan esperon dum multaj jaroj! KONSULO BERNICK Kiel --? SINJORINO BERNICK Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin. KONSULO BERNICK (cxirkauxbrakas sxin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu. SINJORINO BERNICK Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --! (Sxi parolas mallauxte kun li en la fono. Li eliras tra la gxarden
PREV.   NEXT  
|<   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>  



Top keywords:

BERNICK

 

KONSULO

 

Bernick

 

sinjorino

 

SINJORINO

 

mallauxte

 

HILMAR

 

TONNESEN

 

gajnis

 

perdis


Karsten
 

ADJUNKTO

 

RORLUND

 
FRAUXLINO
 
multon
 
kulpulo
 

frauxlino

 
posedis
 

multaj

 

silento


foriras

 

Rummel

 

Sandstad

 

Vigeland

 

gxardeno

 

malicajn

 

procesio

 

malverajn

 

surprizo

 

dekstre


sxteliras
 
Hilmar
 
disputo
 

mallauxta

 

standarda

 

Tonnesen

 

partoprenantoj

 

kompleta

 
foriru
 
opinias

disvastigxis

 

flustre

 
onidirojn
 

intertempe

 
informo
 

standardon

 
restas
 

forvojagxis

 

lernis

 
cxirkauxbrakas