kaj sxajnis tro serioza kaj solena.
En la cxambro iom da tempo regxis silento.
--Leono!--diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la
kolegon.
--Kio, mia amiko?--levis la okulojn ankaux Monblero.
--Ni revidos nin kredeble ne baldaux, kaj povas esti ecx tre ne
baldaux.... Cxu efektive vi pro nia antauxa amikeco multajara, ne plenumos
mian varman peton--ne aligxos al la Ligo esperanta!....
Monblero rektigxis, lia vizagxo farigxis ankoraux pli malluma.
--Auxskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke, dirante al vi adiaux,
mi devas ankoraux unu fojon respondi al vi per plena rifuzo.... Sed vi min
konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortirigxi per
via freneza revo, kaj sxajnigxi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne
estas kapabla, ecx pro via amikeco.... Mi cxiam estis kaj estos
pozitiva.... Mi dedicxis min al la medicino kaj sole al gxi unu, kaj mi
restos al gxi fidela gxis la cxerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de
interesanta min malsano de tiea cxi lando, mi transveturos Parizon kaj tie
mi submetos min al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi
mian revon felicxigi la homaron per novaj rimedoj kontraux gxiaj suferoj.
Tio cxi estas mia ideo, mia celo.... Kaj kion do povus doni via Esperanto?
Gxi fortirus min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan
devon antaux la homaro.... Kio estas Esperanto?--Tio cxi dume estas revo,
preskaux hximero--kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras,
povas esti, ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon,
sed dume mi gxin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas....
--Kaj tio cxi estas via lasta vorto?
--La plej lasta. Vi komprenas, ke, farigxinte esperantisto, mi ne povus
limigxi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus
uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed
tio cxi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la
estonteco.
Seke kaj malgaje disigxis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero
do kun ia malluma energio profundigxis en siajn okupojn kaj penis pliforte
elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Auxgusto, al
kiu li sentis nun nevolan simpation.
Tiel pasis du semajnoj.
Unu fojon, reveninte post tagmangxo domen, Monblero ekvidis sur sia
skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la
manon de Auxgusto. Liaj okuloj eklumigxis p
|