FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  
amiko! Hodiaux matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Gxis la kvina jaro de sia vivo li auxdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskigxon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan felicxon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam cxiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia gxojo. Vivu Esperanto! ------------------ Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke laux la komisio de Cxielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion cxi atingi. Li plendis tion cxi al Cxielson. --Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion cxi pli bone? demandis Cxielson. --Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraux pli plendinda ol cxe mi. Monblero amis varme unu frauxlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antauxdiri, ke ili ambaux prezentos iam tre felicxan edzan paron. Farigxinte esperantistino, tiu cxi frauxlino komencis altiradi ankoraux Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke sxi estas esperantistino, li baldaux malvarmigxis por sxi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompigxis. --Cxu Monblero amis sxin efektive? Cxu li estas kapabla ami profunde kaj cxu vi pensas, ke en cxiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus felicxa kun sxi? --Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan felicxon. Li ecx mem bedauxris, ke "tia bagatelo kiel Esperanto" forpelis lian felicxon, sed li estas tro fiera, por cedi. --Cxu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton? --Ne, mi estas ecx konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la _komencon_. Se li unu fojon _farigxos_ esperantisto, li estos jam cxiam esperantisto _varmega_. --Ha, tre bone! Cxio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero farigxos esperantisto kaj la disigitaj gefiancxoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru cxion, kion mi diros al vi.... Ni scias jam, en kia maniero Cxielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  



Top keywords:

Esperanto

 

Monblero

 

Cxielson

 
esperantisto
 

felicxon

 

Monbleron

 

obstinecon

 
ankoraux
 

legantoj

 

persono


farigxos

 

Siksten

 

rilatoj

 

esperantistino

 

esperantisteton

 

efektive

 

pensas

 

neniam

 
dankas
 

Esperanton


profunde

 
kapabla
 

reciprokaj

 
interrompigxis
 

felicxa

 

bedauxris

 
bagatelo
 
reciprokan
 

konfuzus

 

forpelis


maniero
 
ekinteresigis
 

devigis

 

subite

 
ekvidis
 

ekkoleris

 

bienon

 
trompita
 

komencon

 

varmega


malvarmigxis

 

inklinigi

 

fierecon

 
denove
 

kunigitaj

 

gefiancxoj

 
disigitaj
 
farita
 
senkulpa
 

atingos