adis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn
sur la disvastigatan de li aferon. Sed cxion tion cxi li faradis preskaux
pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis
cxie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis
sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre
gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko
verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn ricxulojn k.t.p. Havante
altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la
signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.
Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la
auxskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li
akreco li kaptadis, aux ecx nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj
per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj
kordoj de la auxskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al
tio cxi li neniam ripetigxadis; lia parolo neniam havadis kion ajn
sxablonan, sed cxiam estadis tre sagxe alagordita al la cirkonstancoj--kaj
en tio cxi konsistis gxia tuta forto.
Ankoraux unu rimarko. Cxielson tre profunde konis la naturon de l' homo
kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li
enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de gxi--moron salutadi
unu alian per la vortoj: "Cxu vi esperas"?--"Jes, mi esperas."--cxe
renkonto, kaj: "Esperu"!--"Jes, mi esperos"--anstataux adiaux. Li tre
koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun cxi moron, dank' al kiu ili
pli facile proksimigxis unu kun alia.
Tia estis la persono Cxielson kaj tiaj estis liaj laboroj.
Pasis cxirkaux dek jaroj, kaj en Euxropo, dank' al liaj zorgoj, kreigxis
multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj
altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj.
Logxante en nia urbo jam cxirkaux unu jaro, kie li proponadis krei cxefan
esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la ricxan
kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Cxielson, postulis
longedauxran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon
al sia kunlogxanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu cxi fojo
Cxielson faris grandan maltrafon, cxar tiu cxi elekto montrigxis tute ne
prospera. La afero de l' propagando ne sole ne movigxis antauxen, sed ecx
Monblero kun grandigxanta malpacienco auxskultadis la longajn
|