er gxojo, li febre dissxiris la
paketon kaj avide sin prenis je la legado de gxi, sed tuj de la unua linio
lia vizagxo mallumigxis, la brovoj kunmovigxis de cxagreno kaj la letero
malpene falis sur la tablon ne legita.
Gxi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto,
vidinte en tio cxi preskaux mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne
legi gxin, malgraux tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis.
Sed la cirkonstancoj rapide sxangxigxis.
Vespere en tiu cxi tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj--juna
matematikisto kaj esperantisto Raulo Cxielson....
------------------
Sed tiu cxi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie cxi
forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova
persono apartan atenton de niaj legantoj.
Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo,
Cxielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo
pli alte ol ili cxiuj kaj posedis tian antauxvidon, kiu kune kun talento
fortiri post si amason faras cxiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj
post si memoron en malproksima idaro.
Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia
vizagxo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila-nigraj, akraj kaj sagxaj
okuloj, kun aristokratia tenigxo kaj estetikaj manieroj, li posedis
grandegan fizikan forton kaj ankoraux pli rimarkindan forton de karaktero,
kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la
severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj....
Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por li ian
kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare. Por lukso li
havis neniajn rimedojn, sed gxin li ne bezonis. Donacita per grandaj
kapabloj kaj plifruinta siajn lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne
ekiris tamen sur la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la
karjero. Li restadis cxiam originala kaj sola. Malaltaj, facile atingeblaj
celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo celis cxiam al la altaj
idealoj, kiuj al aliaj sxajnis neplenumeblaj utopioj.
Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li
subite forlogigxis per la propagandata de Flamariono ideo de
interkomunikigxo de la tero kun la logxantoj de Marso, kaj li jam estis
preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo
de tiu cxi penso; sed tuj cxe
|