xis post la pordegon, kvazaux preparigxante en okazo
de bezono forkuri en la arbetajxojn.
--Via mosxto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei cxe ni
ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive logxis cxe ni laux la permeso de
s-ro la administratoro la tutan someron. Hieraux vespere li ricevis ian
telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li
ordonis saluti vian mosxton kaj ecx parolis, ke, se vi alveturos kaj min
demandados kaj mirados, aux ecx kolerados, mi estu al via mosxto tre
aminda kaj singardema, cxar al vi placxas estadi tre varma sinjoro.... Li
lasis al via mosxto ian leteron....
--Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun cxi leteron!....
--Via mosxto! gxi trovigxas tie ie en lia cxambro....
Pala, ekscitita, Monblero pusxis la pordegon kaj per rapidaj pasxoj
direktigxis la cxambron, en kiu logxis la juristo; la nudapieda
gxardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco
montradis la vojon.
La cxambreto estis malgranda, preskaux malplena, kaj havis la rigardon de
somera, frauxla logxejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kusxis
rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:
"Mia kara, tre kara amiko! Kolektu cxiujn viajn fortojn kaj eltenu la
baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri
vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam
ekzistis"....
Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li
falis sur segxon kaj kovris al si la okulojn per la manoj....
--Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsagxulo,
kaptigxis per tia fisxhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel
terure trompis!--mia kolego, mia fidela amiko, Auxgusto!.... Ho, se li nun
enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton....
Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do--li
atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita
tiu cxi lingvo!....
Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, desxiris de si la esperantan
stelon, jxetis gxin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati gxin per la
piedoj....
Tiu cxi ofendado de la gxisnuna sia idolo kvazaux iom lin malvarmigis.
Malfacile spirante, li sidigxis ree sur antauxan lokon kaj enfalis en
profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten
pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kred
|