FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  
la stenografio cxiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis cxion tion cxi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de cxio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj euxropaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank' al kio tie cxio kaj al cxiuj estis komprenebla.... La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du hxoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaux la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskajxoj kaj floroj,--la ekelektrigita per cxio antauxira publiko, malgraux ke duono konsistis el homoj, nededicxitaj ankoraux en nian aferon, per konsenta, plena de ravo hxoro ekkantis la himnon "Espero" kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de gxojo kaj kortusxeco. La homoj, fremdaj gxis tiu cxi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, jxetigxadis reciproke en cxirkauxprenojn; multaj tuj tie cxi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno--s-ro Marei--siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj Karolino, superante cxiujn frauxlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorcxantaj ridetoj alprenadis cxiujn tiujn cxi alportojn kaj tuj tie cxi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn cxirkauxmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio cxi estis majesta, levanta spiriton pentrajxo, al kia similan mi gxis nun ne vidis.... Vespere en tiu cxi sama salono estis granda balo. Laux pli antauxe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portigxintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c.--sed por vi, mia amiko, la cxefa konsistas en la sekvanto. Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu cxi kostumo tiel estis konforma al sxia klasika belega profilo, ke sxi decide superis cxiujn atendojn. Jxan Jxoli la tutan vesperon cxirkauxflirtadis sxin kaj kondukadis sian aferon tiel malkasxite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tusxas Karolinon, sxia konduto (mi tutan tempon observadis sxin) estis treege enigma. Ne forigante de si Jxanon, sxi tamen ne sxajnis tute kontenta de li kaj cxiam
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  



Top keywords:

Karolino

 

cxiujn

 

aferon

 

multaj

 

esperantajn

 

klasika

 
stelojn
 

publiko

 

diversaj

 

majesta


esperantistoj
 

naciaj

 

kostumoj

 

bandojn

 

Entute

 

Belege

 

aperis

 

verdajn

 
parojn
 

kunmetitajn


reprezentantoj

 
reprezentantinoj
 

cxirkauxmanojn

 

muziko

 

portigxintajn

 
esperantistinoj
 

programo

 
granda
 

similan

 

Italujo


Vespere

 

salono

 

levanta

 

plimulto

 

spiriton

 

verkita

 

pentrajxo

 
antauxe
 

universalan

 

atenton


tusxas
 
turnis
 

malkasxite

 
vesperon
 
cxirkauxflirtadis
 
kondukadis
 

Karolinon

 

konduto

 

sxajnis

 

kontenta