al liaj amikoj N--aj, poste mi
devis doni la vorton cxiutage vizitadi ilin, al tag-, aux vespermangxo,
kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi
kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, cxar miaj
universitataj okupoj estos komencitaj ankoraux ne baldaux. Kompreneble, mi
ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen--mi spiradas nun per belega
aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aux nagxadas per sxipeto,
dorlotadas min en malvarmeta ombro de kasxtanoj kaj cipresoj, cxasadas,
gxuadas la vivon kaj cxirkauxflirtadas.... Jes, mi cxirkauxflirtas, cxar
estas kiun cxirkauxflirti, estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii,
ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre
respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraux kunmetita el du
filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima
parencino de s-rino Marei, ia frauxlino Izabelo Kartusx, bonega legistino
kaj ne simpla muzikistino. Ambaux filinoj de s-ro Marei estas jam
grandagxaj frauxlinoj kaj ambaux tiel belegaj, ke malofte prosperas
renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia
nigraharulino, kun ricxega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj
de profunda esprimo okuloj, sxajnas al mi diino de la beleco, per ia miro
transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Sxi estas cxiam
kvieta, majesta kaj kvazaux enpensa; sxi ridas malofte, sed se sur sxiaj
mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en gxi tiom da sorcxanta
cxarmo, ke la nova paradizo malkovrigxas antaux vi.... La pli juna, Elizo,
estas ankaux belega ekzistajxo, sed iom de alia speco--kaj mi diros al vi
sub la plej granda sekreto--sxi tre al mi placxas. Tiu cxi estas de la
plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto,
cxiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies cxiuj
membroj vice estadas celo al sxiaj sxercoj. Kompreneble ricevas ankaux mi,
kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu cxi belulineto ne estas
eble koleri.... Kio do tusxas la frauxlinon Kartusx, sxi ludas en nia
rondeto duagradan rolon. Sxi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per
deklamado aux muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli.... Mi
treege disskribigxis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la
leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tusxanta persone
vin. Antaux nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis
|