parolojn de
sia kunlogxanto kaj anstataux respondo silente malproksimigxadis sian
cxambron....
Kaj jen nun tiu cxi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.
------------------
La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaux
interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Cxielson demandis
Monbleron, cxu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu gxis nun
nenion komunikis al li pri sia nova vivo.
--Tie cxi estas io--montris la mastro malpene per mano la malkovritan
leteron, kusxantan sur la tablo,--kia strangulo, li persekutas min ecx nun
kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi ecx ne
legis gxin.... mi ne volas.
La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis
ecx, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.
--Tiel, vi ecx ne legis gxin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte
interesas la sorto de via amiko.... Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun
cxi leteron: povas esti, ke en gxi ni trovos kion ajn atentindan.
--Ho, mi konsentas.... Esperanto--tio cxi estas via specialeco.
Cxielson profundigxis en la legadon de la letero, dum la mastro per
grandaj pasxoj mezuradis la cxambron.
--Ba! tie cxi la afero tusxas persone vin, se vi volas,--ekkriis gaje la
esperantisto, interrompante la legadon--tie cxi estas parolo pri ia bela
juna virino, videble via konata!....
Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?
--Pri kia virino?--haltis mirigite Monblero.
--Jen vi vidas. Auxskultu: mi tradukos al vi tiun cxi leteron; gxi estas
tre interesa kaj mi ecx ne atendis tian talenton cxe nia komuna
amiko....--kaj Cxielson komencis traduki la leteron, kies enhavo
montrigxis sekvanta:
"Kara amiko!
Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, cxar mi jam duan semajnon
pasigas en somerlogxo en interspaco de cxirkaux dek kilometroj de tiu cxi
urbo. Alveturinte en N., mi antaux cxio faris vizitojn al la tieaj cxi
esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei,
malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean
cxi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio.
Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en
lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al
cxiuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmangxo,
poste al balo, donita de sinjoro Marei
|