rtunan okazon, por esti prezentita al la
juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaux virinoj
malaperis. Laux la faritaj informigxoj ili elveturis sudon de Italujo kaj
de tiu tempo jam ne renkontigxis sur lia vojo de vivo.
Cxio tio cxi estis antaux longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero
sentis, ke tiu cxi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li
senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine
restadis viva en lia memoro kaj revivigxadis ne unu fojon antaux li en la
horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian
sopiron de la soleco.
Kaj jen tiu cxi simpatia figuro nun ree aperas antaux li kaj reaperas
lumigita per neatendita lumo: tiu cxi virino, montrigxas, rimarkis lin,
komencantan kuraciston; kaj ankaux, kiel li mem, konservis lian figuron en
sia memoro.... Ke tiu cxi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li
renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Cxiuj sxiaj ecoj, prezentitaj
en la letero de Siksten, jesigis tiun cxi konvinkon. Sed se tio cxi estas
tiel--lia unua renkonto kun sxi, povas esti, ne estis por li la lasta en
la vivo.... La sorto ankoraux povas ilin kunpusxi kaj proksimigi....
Tiaj pli malpli estis post la eliro de Cxielson la revoj de la juna
kuracisto, kies animo malgraux la fortiro per sciencoj, konservis multon
da juna virga kaj poezia fajro. Malgraux tamen cxio tio cxi, li al Siksten
ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta
teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom
reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj--kaj la vivo ree ekfluis
en la antauxa ordo.
Pasis ankoraux unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan
leteron, adresitan per konata al li mano de Auxgusto. En tiu cxi fojo la
scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun
"Universala Vortaro" en la manoj komencis vorto post vorto konatigxi kun
la enhavo de la letero.
En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraux
ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kusxantan
je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La
profunda blua cxielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alauxdoj
pepadis super la kampoj, alte en aero nagxadis longaflugilaj cikonioj,
maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida
rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun ver
|