FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  
eble laux la ordono de Cxielson ekuzis tiun cxi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj malkovrigxis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus sxangxi la belegan partion kontraux nekonata homo, vidita de sxi du-tri fojojn en strato antaux kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la komunikoj de l' juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis dirita ecx en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaux sur la manplato, kaj gxis nun li vivis kvazaux kun kovritaj okuloj en ia sorcxita mondo. La suno jam proksimigxis al la horizonto; en la cxambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovagxaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion cxi, dauxrigante sidi senmove sur la antauxa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kusxantan apud liaj piedoj ekcxifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Auxgusto, komencita bone, alkondukis, dank' al lia mallerteco, al la plej malgxojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu cxi granda kreisto de la plej felicxaj iafoje kombinoj de nia vivo. Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; auxdigxis ree la maltrankviligita vocxo de la gxardenisto; iu eniris en la antauxcxambron.... --Tio cxi estas la malnoblulo Siksten--ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia cxarma ekzistajxo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizagxon de la nekonatulino, sxian belege skizitan talion, sxiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn.... Tio cxi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei. --Cxu vi esperas, sinjoro?--eksonis la metala vocxo de la alveninta. --Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorcxita Monblero kaj repusxigxis konfuzita posten, por kovri per si sian cxifitan stelon.... ------------------ Post kvar tagoj la kuracisto kaj la frauxlino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis felicxaj gefiancxoj.... ------------------ Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: "Plej kara
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  



Top keywords:

Monblero

 

kuracisto

 

Siksten

 

okuloj

 

posedantino

 

felicxaj

 

Esperanto

 

stelon

 

esperas

 

kvazaux


auxdigxis
 

subveturis

 

neatendita

 
bruado
 
gxardenisto
 
malnoblulo
 

ekflugis

 
cxifitan
 

antauxcxambron

 

eniris


maltrankviligita

 

frauxlino

 

kuraciston

 

skribis

 

monatoj

 

pereigus

 

eterne

 

malgxojaj

 

rezultatoj

 

granda


subite
 
vekita
 
kombinoj
 

kreisto

 

gefiancxoj

 

iafoje

 

belege

 

skizitan

 
talion
 
sxiajn

mirindan

 

vizagxon

 
sinjorino
 

nekonatulino

 
nigrajn
 

okuletojn

 
metala
 

eksonis

 

alveninta

 
rozajn