do forton de ekzistado, gxiaj predikistoj
devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko gxian
utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu ecx por gxia utilo sian
hejman lingvon, cxar tiu cxi ofero estos tempa kaj gxiaj fruktoj--eternaj.
Kompreneble, ke mi, priskribante al sxi vin,--kaj sxi demandas min tre
ofte kaj interesigxas pri cxia bagatelo pri vi--hipokritis kaj priskribis
vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio cxi kompreneble mi ne povis
montri al sxi vian leteron, nek ecx konfesi pri gxia ricevo--alie mi tute
malaltigus vin en sxiaj okuloj"....
En fino de la letero staris la sekvanto:--"Cxe ni tre ofte estadas
gastoj--najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo.
En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza
artisto Jxan Jxoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga
esperantisto. Li tre malkasxite cxirkauxflirtas Karolinon kaj malfacile
estas diri--cxu kun sukceso, aux sen gxi. Se gxis nun li ne atingis
ankoraux la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!....
Cxar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaux
esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri
si (plej bone, kompreneble, per letero.).... Preskaux cxiutage, kiam ni
renkontas nin kun sxi en la gastocxambro en antauxtagmangxa tempo, sxi
salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj
tiun saman demandon: Cxu skribis ion via amiko?--Kaj jen gxis nun mi devas
delasi la okulojn, kvazaux mi per io ekkulpigxis antaux sxi"....
Cxiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu cxi
letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaux en maltrankvilo. Gxis
la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj
pasxoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke
en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto farigxas surda batalo de
sentoj, decidigxas serioza demando--cxu humiligxi al la cirkonstancoj, aux
defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine
la unua duono de tiu cxi problemo venkis, cxar en la sekvanta mateno
Cxielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono
aligxi al la Ligo Esperanta.
Cxielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
--Vi devas, kara amiko,--klarigadis li al la kuracisto, doni vian
"promeson" kaj deprenadi gxin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco
|