daj digoj kaj eterne
murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo farigxis pli malvasta kaj
dank' al tio cxi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto,
distirigxis; mi montrigxis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj
ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila cxevalo kaj devis
konstante gxin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante
al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela
sxi estis en tiu cxi tempo: la veturado sur la obstina cxevalo sxin tre
ekvarmigis; la delikataj sxiaj truoj de l' nazo ektremadis kaj
disblovigxadis, sur la vangojn elpasxis hela purpuro, kaj la okuloj
bruladis de tia fajro, kian mi gxis nun cxe sxi ne vidis.)
--Kio do, s-ro Siksten--turnis sxi sin subite al mi kun demando--cxu
respondis al vi ion via amiko?
(Mi devas tie cxi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al sxi pri
cxio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas,
kvazaux, pli malkasxema por mi, ol por cxiuj siaj parencoj, kaj mi gxuas
ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke
mensogi al sxi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)
--Ne--mi respondis--gxis tiu cxi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.
--Nebona do estas via amiko--rimarkis sxi, malaltigante la vocxon.--(Vi
efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!)--Li tro rapide
forgesas siajn konatojn--aldonis sxi kaj en sxia vocxo eksonis malgaja
noteto.--Al kiu rilatis tiu cxi vorto--siajn--al mi, aux al sxi mem--certe
mi ne povas al vi diri"....
Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Cxielson, li eksciis, ke la dua
letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj ecx estas
alsendita respondo al Auxgusto.
Je l' kauxzo de tiu cxi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom
ekscitintajn lin liniojn.--"Mi kore dankas vin, amikego, por via letero,
kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj,
travivitaj sub unu tegmento, sed.... tiu cxi letero perdigxas vane--ne por
mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por sxi.... vi scias, pri kiu mi
parolas.... Sxi--sed ne sxi sola, sed ankaux tuta la domo de s-ro
Marei--estas varmegaj esperantistoj. Tie cxi neniu parolas alie, krom nur
en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en
nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion cxi, ol
cxiuj tieuloj; sxi ofte paroladis, ke gxis tiu tempo, gxis nia lingvo
ricevos en la civilizita mon
|