"
Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj
kondukis la plej varman, sed en tiu cxi tempo ankaux plej malfelicxan
esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu cxi
cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo,
li tuj dungis veturigiston kaj direktigxis laux la bone al li konata
adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montrigxis al li tiel
pentrajxa, kiel prezentadis gxin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero
malmulte turnis atenton ankaux sur tion cxi kaj nur, brulante de
nepacienco, sencxese peladis la veturigiston, malgraux ke liaj cxevaletoj
laboradis konsente kaj kuradis tre bone.
Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruligxis al la granda
parko, el kies densa verdajxo elrigardis la antauxa flanko de la granda
sinjora domo kun kurbigxinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj
fenestraj kovriloj.
La sovagxigxinta parko ekrigardis tre malgxoje; iam luksaj florujoj,
boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaajxa herbo. De la
cxefa pordego al la domo kondukis sole apenaux trabatita per la piedoj
vojeto; cxio havis la vidon de terura malpeno.
Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio cxi komprenante. El la
profundajxo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda
maltrankviligita vilagxano kaj, depreninte la cxapon, komencis
plifortigite salutadi la alveturinton.
--Kiel nomas sin tiu cxi bieno?--turnis sin kun demando al li Monblero.
La vilagxano rigardis sur lin kun antauxa maltrankvileco en la okuloj,
videble ne komprenante la demandon, kvankam laux la rakontoj de Siksten
cxiuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante.
--Cxu tiu cxi bieno apartenas al s-ro Marei?--demandis ree Monblero, sed
jam en la loka dialekto.
--O, jes, jes!.... al s-ro Marei--ekrapidis la vilagxano, salutante
ankoraux pli malalte.
--Cxu efektive s-ro Marei logxas en tiu cxi ruino? cxu ne estas tie cxi
ankoraux alia bieno de li?
--Ho ne, sinjoro, pli tie cxi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam
cxe ni logxadis. Kiam antaux dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio
transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu
cxi bieno estas jam ecx vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas
du tagojn....
Monblero staris kvazaux ekbatita per tondro.
--Kiel? Tio cxi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno, babilas! kie do estas
s-ro Siksten?!....
La vilagxano repusxig
|