de l' homaro kaj senturne
dedicxis sin al la servado de gxi.
--Lasu la mondon ekscii antauxe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj
rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpasxi al la lingvo de Marso....
Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj
atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara
naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Cxielson,
farigxinte esperantisto, jxetis cxiujn antauxajn aferojn kaj tute trempis
sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la
propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis
akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank'
al lia bela eksterajxo, elegantaj manieroj kaj viva, akra sagxo, estis
afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante cxian
pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide
konvinkigxis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin
fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama
societo estas tute blinda, ke 9/10 de gxi gxis nun tute ne konas la ideon
kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj ecx ne scias pri gxia ekzistado. Lin
treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraux la okjara ekzistado de
Esperanto, ofte ecx kleraj homoj malfermadis la busxojn, auxdinte pri tio,
ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikigxoj k.t.p.
Kaj li rapide alkonformigxis al tiuj cxi aperoj.
Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li cxie kaj al cxiuj faladu en la
okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed cxiam tre originale, portadis
longajn harojn gxis la sxultroj, grandan, largxan cxapelon kaj nazumon en
dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan brancxoplenan bastonon kun
ora butono, sur lia brusto briladis cxiam hela esperanta stelo, li fumadis
bonegajn cigarojn, paroladis cxiam kuragxe kaj lauxte, kaj en stratoj,
teatroj k.t.p. li aperadis cxiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike
paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis
tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportigxadis la sciigo, ke tia
stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo,
ke li estas tre sagxa kaj aminda, volonte donas al cxiuj instrukciojn kaj
gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne
abomenadas butikon de viandajxisto aux metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.
Tiamaniere li rapide akir
|