.
Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton "Lingvo Internacia" kaj la
"Bibliotekon"; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj
malkasxita parolado en esperanto kun cxiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian
lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne
sole teoria konatigxo kun nia lingvo, sed ankaux plej plena praktika scio
de gxi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikigxadon kun
esperantistoj de cxiuj landoj kaj popoloj, kvankam ecx sciataj al vi nur
el nomaroj de esperantistoj; krom tio cxi mi konsilus al vi komunikigxadi
per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero
estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi
leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de euxropaj gazetoj ankaux kun notoj,
ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikigxado de du
esperantistoj. Al cxiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, cxe ni
estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, cxar nia afero ne
limigxas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed cxefamaniere
dekondukigxas al frata proksimigxo de homoj, disunuigataj per la spaco,
lingvo, religio, nacieco k.c.
Jen estas en cxefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj sxuldoj; kio do
tusxas la esencon de la afero--cxar cxio dirita antauxe rilatas pli al la
eksteraj aperoj de nia afero--mi konsilus arangxigxi tiel, ke laux ebleco
cxia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laux ebleco
cxiam kaj cxie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laux
mezuro da fortoj ankaux materialan. Mi diras--laux ebleco--cxar mi scias
la malfortan flankon de la homa animo. Ne cxiuj povas, kiel mi, forgesi,
ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj,
tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas
esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dedicxo de si tuta al la
servado al gxi estas atingebla ne al cxiuj kaj tial mi kutimis postuladi
de homoj nur la eblan al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondicxoj ne
estos al vi tro sxargxaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta
varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn
cxirkauxprenojn, rapidos sciigi pri tio cxi nian cxefon."
Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero.
Ne pasis ankoraux de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus
jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikigxado kun
|