FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  
kvazaux atendadis iun aux ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontrauxdanco, sxi farigxis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte pauxzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimigxis al sxi kaj demandante ekrigardis en sxiajn okulojn--kaj en tiuj cxi belegaj okuloj mi ellegis alarmon. --Ni iru en la bluan kabineton--diris sxi al mi murmurete--mi devas fari al vi gravan komunikon.... Mi humile sekvis post sxi. Kiam ni okupis liberan kanapon, sxi timeme rerigardis cxirkauxe kaj, fleksigxinte al sama mia orelo, ekmurmuretis. --Cxu vi scias, s-ro Siksten, Jxoli jxus, en la tempo de la lasta kontrauxdanco proponis al mi sian koron kaj manon.... --Mi preskaux sciis tion cxi--respondis mi, penante sxajni trankvila.--Sed kio do el tio cxi sekvas? --Mi dezirus scii vian opinion pri tio cxi. --Mian opinion?--respondis mi sen gxeno--mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi. Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaux sxi penis difini, cxu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aux rezultato de ia malica celo. --S-ro Jxoli--diris sxi--prezentas belegan partion en cxiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laux via esprimo, se mi.... sxanceligxas--gxi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraux cxio, min gxis nun.... tre interesas.... Mi promesis al s-ro Jxoli doni lastan respondon gxuste post semajno de hodiauxa balo, kaj nun.... mi devas per tia aux alia maniero ekzameni.... miajn sentojn.... al tiu.... al via amiko.... Sed en tiu cxi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso...." Por Monblero tio cxi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedauxra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu cxi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forjxetis siajn okupojn kaj ecx tre malgrasigxis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidigxis je cxio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton. La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon:--Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaux je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentigxi al s-ro M. kaj lia familio.
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   >>  



Top keywords:

opinion

 

Karolino

 

Siksten

 

respondis

 

semajno

 

kvazaux

 
kontrauxdanco
 

opinio

 

invito

 

esperantisto


parolado
 

subkurinta

 

interrompita

 

eleganta

 

maniero

 

konata

 

persono

 

esprimo

 
sxanceligxas
 

malgraux


hodiauxa

 
ekzameni
 

gxuste

 

respondon

 

interesas

 
promesis
 

lastan

 
sentojn
 

sciigoj

 

telegrafa


minuton

 

metalfadeno

 

transdonis

 

sciigon

 

sekvantan

 

malrapidi

 

decidigxis

 
subite
 

donita

 

veturas


prezentigxi
 
alveturos
 

familio

 
tagmezo
 
Renkontu
 
stacidomo
 

morgaux

 

rigideco

 

elkondukis

 

haladzo