ne detiris lin de la cxefa temo de lia
vivo--jurista scienco--tamen tre influis je lia animo kaj multe
dislargxigis lian spiritan horizonton. Leono do laux sia naturo estis
multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis
al si la celon por la vivo kaj celadis al gxi senlace, pedante kaj
sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu cxi vojo kien ajn flanken estus ne
facile. Je la Esperantaj forlogigxoj kaj okupoj de sia amiko, Auxgusto, li
rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al cxiuj liaj
argumentoj kaj admonoj.
Pro tiu cxi objekto inter la junaj homoj okazis ecx iom da interpusxigxoj
kaj ilia amikeco farigxis iom post iom pli malvarma.
Cxio tio cxi tre cxagrenadis Auxguston, ne sole tial, ke li vere amis
Leonon, sed cxefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la
afero Esperanta. Li estis tre ricxa kaj ne sole ne avara, sed ecx, kie li
trovis bezona, tre malavara kaj malsxpara. Por si mem li elspezadis tre
malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj
bienoj pli ol 100 000 frankoj da cxiujara enspezo, estis kontenta de tre
simpla nutrajxo kaj de malgranda logxejeto duope kun Auxgusto, kaj dume li
kuracis cxiujn senpage kaj ecx donadis al malricxuloj siajn proprajn
kuracilojn. Krom tio li ankoraux antaux mallonge oferis 15 000 frankojn
por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn
kapablojn.
Auxgusto estis preskaux malricxa kaj tial kompreneble li varme deziris
altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran proprajxulon, kiel
Leono; li ecx ricevis en tiu cxi senco la komision de unu persono, sed
gxis tiu cxi tempo cxiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je
cxiuj predikoj de Auxgusto kaj la afero ne movigxis je unu pasxo.
En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disigxo. La modesta havo de
Auxgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam
pakita kaj kunmetita en la antauxcxambro, monaj kaj aliaj kalkuloj
finitaj, kaj la du amikoj sidis antaux la lasta komuna taso da kafo, post
kiu ili devis disigxi je longa tempo.
La bela, pala vizagxo de Auxgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj,
kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj
okuloj, estis nun malklara kaj zorga. Leono ankaux sxajnis per io premita.
Liaj nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita
kafo. La bruneta, klasike bela lia vizagxo estis kvazaux kovretita per
nubo
|