la unuaj pasxoj li estis haltigita per
malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze
lauxlargxe de lia vojo.--Li sciis nur du euxropajn lingvojn kaj dank' al
tio cxi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.
--Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso,--ekkriis li
unu fojon en atako de plej granda cxagreno--se ni gxis nun ne povas
kompreni unu alian!
Ne pensante longe, li decidis dedicxi du jarojn da laboro por la ellerno
de la plej gravaj lingvoj euxropaj. Kaj jen li kun propra al li energio
prenas sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj
de la laboro. La sagxo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj
estas subpremataj per la senfina sxtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj
per amasoj da esceptoj,--sed Cxielson sidas obstine kaj observas cxian
pasxon de sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumigxon de
siaj spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton
nur por aliaj, por si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo
de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda brosxureto
de Sxlejer--"Volap[:u]k". Gxi estas la lingvo de l' mondo, la lingvo, en
kiu povas kaj devas paroli cxiuj popoloj de l' nordo kaj sudo, de l'
oriento kaj okcidento. Tiu cxi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian
spiriton. For lingvaro, for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun cxi
lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la
korespondado de cxiuj popoloj kun cxia mondo.
Kun duobla energio prenis sin Cxielson je tiu cxi nova afero, kiu devis
fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed ecx la plej forta forlogigxo
ne povis subacxeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l'
Volap[:u]k falis al li en la okulojn de la unuaj pasxoj de la okupoj, kaj
gxia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Cxielson, sed li ellernis
gxin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis cxirkauxita per auxreolo de
grandeco. Farante informigxojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero
de Volap[:u]k, li baldaux eksciis, ke tiu cxi lingvo kvankam havas multajn
partianojn, sed ke al gxi aperis forta kaj dangxera konkuranto, senigita
de cxiuj gxiaj mankoj, ke tiu cxi nova lingvo aperis jxus sub la cxielo de
Rusujo, kaj gxia nomo estas--Esperanto. Cxielson rapidis kompreneble
konatigxi kun tiu cxi nova mirindajxo de la euxropa civilizacio kaj estis
ensorcxita per gxi. En gxi li vidis novan epokon
|