en lauxbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto
kaj du aliaj frauxlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antauxa
vivo kaj miaj konatoj. Cxe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaux al
vi kaj, apenaux mi komencis priskribadi vian eksterajxon, sxi farigxis tre
serioza kaj atenta kaj ecx, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la
pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio cxi mi konkludis, ke vi
estas kvazaux al sxi konata, kaj, interesita pri tio cxi, mi ecx decidis
demandi sxin, de kie sxi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine
diris, ke antaux du jaroj sxi, estinte kun la patrino por maraj banoj en
Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin
sxian atenton kaj kiu laux sia eksterajxo estis tre simila al tiu, kian mi
priskribis al sxi vin. Pli mi nenion de sxi sciigxis, sed ankaux tio cxi,
mi pensas, al vi estos suficxe interesa.
Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi
pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni auxdas
cxe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi cxirkauxprenas
vin,--amanta via amiko A. Siksten."
Tiu cxi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Cxielson
finis sian tradukon, Leono sidis ankoraux iom da tempo en profunda
enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimajxon. Fine li
ekkonsciigxis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre
konfuzigxis kaj rugxigxis.
La gasto levigxis kaj komencis diri adiaux.
--Nu kiel, cxu vi ne volas doni al mi tiun cxi leteron, se gxi estas al vi
ne bezona?--demandis li kvazaux okaze, premante la manon de la kuracisto.
--N--n--e, gxi restu.... povas esti, ke mi ankaux trarigardos gxin en
libera tempo--ekmurmuris tiu ree konfuzigxante.
Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Cxielson, sed la mastro
gxin ne rimarkis kaj la junaj homoj disigxis.
Ankoraux longe post la eliro de l' gasto la kuracisto ne povis liberigxi
de cxirkauxkaptinta lin revo. Rememorigxis al li la tempo, pasigita antaux
du jaroj en Nicco kaj rememorigxis efektive vidita tie juna frauxlineto,
frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun cxi frauxlineton li vidis iom da
fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj
okuloj renkontadis la okulojn de la juna frauxlino kaj en la direktita sur
lin sxia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo
kuragxigantan kaj sercxis jam opo
|