Siksten
ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, jxaluzo
kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei,
al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, sxajnis al li
ecx multe pli bona, ol en la priskriboj de Auxgusto; sed la nefidado je
siaj fortoj rilate Esperanton (li gxis nun estis malkontenta je siaj
progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li
imagadis al si la belan esperantiston Jxoli, konstante haltigadis liajn
atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la
lingvon kaj la sentojn de Esperanto.
Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero
ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la
sekvanton:
"Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero cxe ni en N.
estas malfermita higiena ekspozicio. Dank' al la granda kunveturo al ni el
diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj
suferantaj je diversaj malsanoj, aux altiritaj per aliaj celoj, nia
ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan
kaj multkoloran pentrajxon da tipoj, kostumoj kaj jxargonoj. Tiun do
cirkonstancon jen ekuzis, laux la ideo de Karolino, s-ro Marei por la
propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank' al la proksima
konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la
dua sezono de gxi la cxefa salono estis donita al la dispono de s-ro
Marei, kiu arangxis en gxi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Cxiuj
elspezoj farigxis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton
administradis s-ro Jxoli, sed la animo de tiu cxi entrepreno estis
kompreneble Karolino.
La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda
elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de
la ekspozicio ne povis enspaci cxiujn scivolajn. La soleno malfermigxis
per la himno "Espero", plenumita de du hxoroj kaj granda orkestro,
dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de
Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan
historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof,
Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro
belegan arion de Zibel el Fauxsto; poste fr-ino Kartusx ekdeklamis iom da
fragmentoj el Demono kaj Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi la tutan
programon de la seanso, cxar dank' al
|