FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
malstrecxantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona. D-ro Fritz Wicke Noto: Cxiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj. I. Sur la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_. Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajxeto _Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj cxiu -- estro kiel soldato -- prenis sian ofican lokon sur la remparoj. La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte gxi jxetis la sxauxmerojn trans la sxirmmurojn, en la vizagxojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili. Ankaux en la fortikajxeto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, auxdigxis korneto; klare oni auxdis tra la venta bruego, tra la akvo mugxanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu sxipbatalo sur la "_Westerskeldo_". La "Geuxzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon. Kiom cxagrenis tiun cxi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Cxu ventego kaj nokto ne estis gxiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeuxzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj? Sed terure estis la milito degenerinta. Tridekdu jarojn jam nun dauxris tiu abomena pusxado tien kaj tien cxi de la batalantaj partioj, kaj gxis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj ricxege estis gxerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ecx la virinoj forgesis humanecon kaj dolcxecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, cxar gxi tute ne konis gxin. Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraux pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraux eble intersxangxi aux reacxeti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilagxoj povis sin savi per monpago kontraux brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reacxeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aux pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

rivero

 

fortikajxeto

 

milito

 

kaptitojn

 

direkto

 

Liefkenhoek

 
tamburo
 

Skeldo

 

ankoraux

 

remparoj


ventego
 

videbla

 

pusxado

 

batalantaj

 

partioj

 

kunbatalantoj

 

gxerminta

 

ricxege

 
akvogeuxzo
 

abomena


dentoj

 
drakaj
 

jarojn

 

terure

 

premegantojn

 
dezertigantojn
 

ekstermi

 
ondegoj
 

patrujo

 

batale


reakirita

 

kreskintaj

 

malamikegojn

 

degenerinta

 

ventegan

 

malhelon

 

havante

 
ruztrompi
 

Tridekdu

 

okazon


dauxris
 
pardono
 

ekzistis

 
reacxeto
 
kompatago
 
rabado
 

monpago

 

kontraux

 

brulado

 

rigardate