FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
oj kaj piedfrapoj de la marsxantaj armeoj. Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la regxo de Hispanujo nomis sian proprajxon? En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaux la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedauxrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj suficxe ofte ecx tiuj estis sendefendaj kaj dangxeraj. Suficxe ofte sin sxangxis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la logxantoj mem sin ensxlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraux la teruro vaganta ekstere. Tute alie ol aliaj pli felicxaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto gxermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj. Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegxo de la princo de _Parma_ vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun gxiaj teruroj. Ke _Jan_ kaj _Myga_ farigxu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis ankoraux. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo dissxiris la kontrakton pri la edzigxado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaux jam estis mortintaj. La dudeksepan de auxgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ecx multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke suficxe baldaux la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junagxrememorojn. Ni vidu, cxu tio estis vera. -- La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van Bergen_, post kiam lia ricxajxo pereis kiel negxo pro la suno. En sia cxambreto malantaux la muro apud la kajo en Antverpeno sidis _Myga_ en la nigraj funebraj vestajxoj -- mirinde bela ineto, ankoraux palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Sxi sxpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne lauxte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedauxrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovagxa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaux senrajtaj al cxiu subpremo, al cxiu petolajxo. Tute sole
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

infanoj

 

Bergen

 

Norris

 

suficxe

 

ankoraux

 

princo

 
granda
 

Michael

 

Geerdes

 

Antverpeno


malantaux
 

milito

 

mortis

 

kruele

 

forigas

 

junagxrememorojn

 

unuajn

 

forgesintaj

 
baldaux
 

knabino


ambaux

 
mortintaj
 

komercistoj

 

edzinoj

 

fileto

 
filineto
 

kompaniano

 
dudeksepan
 

auxgusto

 

sesjara


ploregis

 

trovis

 

dekjara

 

dekkvincent

 

okdekkvin

 

disigataj

 

doloroj

 
plenditaj
 

zorgoj

 

Depost


lauxte
 
okuloj
 

plenaj

 
larmoj
 
bedauxrindulino
 
senrajtaj
 

preskaux

 

subpremo

 

petolajxo

 

liveritaj