FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
-- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn laux la vortoj de la kanto. Ankaux _Myga van Bergen_ per tio revekigxis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de _Jan_ sxi kunkantis la himnon de libereco. "Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" gxojegis _Jan Norris_. De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli lauxta farigxis la movado de la granda flandra urbo malantaux la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraux la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortigxis, ju pli tiuj kontrauxbataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de cxiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni auxdis kontraux la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marsxis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontraux la riveron. Sed pli kaj pli fiere eksonis tra cxiu tumulto: "La sxild' al mi' ho Dio, Vi estas gxis la fin', Al vi nur mi konfidos, Ne plu forlasu min, Por ke mi restu pia, Vin servu cxiuhor', Forpelu la tiranojn Vundintajn min je l'kor'." Miloj kaj miloj da koroj auxskultis malantaux la muroj, kiujn _Paciotti_ konstruis cxirkaux la urbo Antverpeno, en dolcxa tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekigxis pro tio. Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptajxon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la _Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis lauxlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj sxipoj jam kun la geuxzaj sxipoj antauxveturis; la Nigra Galero finis la procesion. Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geuxzaj sxipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje sxvelitaj de la matena vento, veturis la riveron lauxflue; kiel sxiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia neauxdita faro! Pafado el cxiuj redutoj kaj fortikajxetoj lauxlonge de la riverego! Hojho, hojho, geuxza felicxo, geuxza felicxo! Kiom ne interesas la margeuxzojn, cxu la hispanoj pafas bone aux malbone? La vunditajn sub la ferdekon, la mortintajn en la a
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

eksonis

 

remparoj

 

Galero

 

kontraux

 

sxipoj

 

citadelo

 
Norris
 

lauxlonge

 

veturis

 

Andrea


malantaux
 

geuxzaj

 

riveron

 

Antverpeno

 

geuxza

 

felicxo

 

gardadi

 

venkkaptajxon

 
pafado
 

Forpelu


cxiuhor

 
atingis
 

tiranojn

 

Defendita

 

necese

 
Vundintajn
 

auxskultis

 
tremado
 

dolcxa

 

sonojn


okuloj

 

neniun

 

malrapidon

 

malsekigxis

 

fininta

 

cxirkaux

 

Paciotti

 
konstruis
 

verkon

 

procesion


redutoj
 
Pafado
 

fortikajxetoj

 
riverego
 
neauxdita
 
Federigo
 

harojn

 

vunditajn

 

malbone

 

ferdekon