FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
por dormi, ecx la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la mecxajxo de la soldato apud la transirejo estis estingigxinta kiel cxiuj aliaj mecxajxoj sur la sxipo. Cxu la sxipo ne suficxe estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo? De la cxefa masto la sxiplanterno jxetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas. En la kajuto sin levas alten de la kusxejo de _Antonio Valani_, la leuxtenanto _Leone della Rota_. "Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, cxu vi auxdas, _bella fiamminga_, li estas mortinta kaj -- estro de tiu cxi sxipo estas _Leone della Rota_! Cxu vi auxdas, belulino; mi ekposedas la heredajxon, -- ecx vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi farigxis la mia." Denove plenigis la leuxtenanto de _Spinola_ la pokalon je vino. "Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela _Myga_? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankoraux sovagxe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi vengxas ja lian morton." Li levis la pokalon kaj eltrinkis. "Al via memoro, bedauxrinda Antonio -- sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin ensxoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al gxenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos --" "Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria _Leone_ ridis sovagxe kaj fisone. "Ne rigardu min tiamaniere, regxino -- hodiaux al mi la sorto, morgaux al alia -- tio estas la milito, tio estas la vivo. Cxu vi opinias, ke mi gxemu kaj murmuru pregxojn kiel pastracxo apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la vengxo, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovagxa geuxzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino." Kun fisona krio _Myga van Bergen_ sin krocxis al la fostoj de la kusxejo, en kiu kusxis etendite la pala sangmakulita korpo de _Antonio Valani_. Cxe la mortinto sxi sercxis sxirmon! Sed sovagxe ridante _Leone della Rota_ tiregis la malfelicxulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris sxian busxon kaj sxiajn nudajn sxultrojn -- kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio -- lukto -- dua falo -- piedb
PREV.   NEXT  
|<   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

sovagxe

 

mortinta

 

Antonio

 
pokalon
 

leuxtenanto

 
kajuto
 

Valani

 

kusxejo

 
auxdas
 
dormos

brakojn

 

morton

 
harojn
 
ornamus
 
mirtoj
 

ligura

 

rigardu

 

fisone

 

tiamaniere

 
regxino

hodiaux

 
ploris
 

malespera

 

knabino

 

morgaux

 

pastracxo

 
pregxojn
 
kadavro
 

murmuru

 

milito


opinias

 

fisona

 

kovris

 

busxon

 

sxiajn

 

nudajn

 

ardantaj

 
tiregis
 

malfelicxulinon

 

sxultrojn


ektremis
 

plafono

 
eksonis
 
ridante
 
sxirmon
 

herezulino

 

geuxzino

 
vengxo
 
sovagxa
 

Bergen