FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   >>  
kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la vestajxoj de la amato, rimarkis, ke forestis la cxapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo. "Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove furioze vin jxetegis en dangxeron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!" "Efektive, nur unu haron, kaj tiun cxi fojon ili estus kaptintaj min, _Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskaux ili kaptis min -- diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel felicxe estus pasinta la afero." "Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu cxi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaux, kaj mia patro ankaux estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farigxos? Kiu min gardos, kiu min helpos?" "Vi estas prava! Bedauxrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaux mortis, kaj mi ne cxeestis por konsoli vin pro via cxagreno. Mi dume devis krozi antaux _Dunkerke_ por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaux ne hodiaux vespere. Por savi la noblan patrujon cxiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min ankoraux iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedauxrinda patro _Michael_ --" "Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu cxi sangoplena terura tempo!" "Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro; sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al _Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu cxi bedauxrinda Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolcxa, dolcxa fiancxino. Nur ankoraux mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin -- auxskultu, eble kun majesta edzigxakompanantaro, ke ecx regxino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felicxegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, cxu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete." "Ha, kiaj fantaziajxoj, sovagxa, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel farigxos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru gxin al mi, ja estas vana malsagxo; preferu raporti pri la dangxero, el kiu vi jxus apenaux forkuris. Vi ja penadas, kuragxacxa _Jan_, ke plua nokta songxo min teruros!" "Ne tiel kuragxacxa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

ankaux

 

Antverpeno

 

kompatema

 

forkondukos

 

farigxos

 

karulino

 
dolcxa
 

kuragxacxa

 

bedauxrinda

 

rimarkis


denove
 

ankoraux

 

auxskultu

 

terura

 

Amsterdam

 

tempon

 

parolu

 

majesta

 
edzigxakompanantaro
 

regxino


mortintojn

 
sangoplena
 

mallongan

 

tagojn

 

gajajn

 
konsolu
 

Mizero

 
fiancxino
 

forkuris

 

apenaux


penadas

 

dangxero

 

malsagxo

 

preferu

 

raporti

 

songxo

 

teruros

 
gardus
 

Galero

 

opinias


ridetis
 
junulo
 

kapitano

 
Atentu
 
felicxegan
 
festos
 

sonorilojn

 

tamburojn

 

pafilegtondro

 

konfidas