FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
_Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj mallevigxis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormcxambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubigxis antaux miaj okuloj, kiam en la regxa dormcxambro mi genufleksis antaux la lito de la regxo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj -- la supera cxambelano tenis la oran lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizagxon de la regxo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levigxis de sia kusxejo, maldika kaj malforta kaj elpusxis vokon, kiu preskaux estis krio: 'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.' Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaux ektremis. El la lito levigxis la regxo; li sin apogis, tute kontraux la etiketo, sur mian sxultron, la sxultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la sxvito de la vojo. La nobeloj jxetis surtuton cxirkaux liajn sxultrojn. Depost la novajxo pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris gxis la pordo de sia karulina filino, _Donna Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu cxi momento al la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la regxidino, malfermis gxin iomete, sxovis la kapon en la cxambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino: 'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!' Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajxo plivastigxis!" "Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditajxo?" "Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_ kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj. "Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran cxenon cxirkauxigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaux donis al mi." "Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimigxis. "Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, _sennor Coronnello_; gxi volas diri: nun kial vi estas tie cxi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Cxu ne vere?" demandis li kaj cxirkauxrigardis en la rond
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

Antverpeno

 

demandis

 

kaptita

 

kastelo

 

Calatrava

 

sxultron

 
ankaux
 

levigxis

 

granda

 

sennor


etiketo
 

kavaliro

 

filino

 

novajxo

 

ektremis

 

frapis

 

sinjoro

 

dormcxambro

 
katolika
 

rekompenco


Jeronimo

 
majesto
 

antaux

 

oficiroj

 

okuloj

 
karulina
 

dormkaptita

 
malfermis
 

Isabella

 

Eugenia


regxidino

 

valoris

 

momento

 

iomete

 

sxovis

 

ektiminta

 

movado

 
flustris
 

cxambron

 

plivastigxis


ordeno
 
Coronnello
 

rigardo

 
esprimas
 
maljunulo
 
komprenas
 

cxirkauxrigardis

 

dungato

 

duoninvalida

 

subulo