FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
ato kaj pasxado de multaj piedoj -- sovagxa kriado -- kaj akra krako de karabeno -- terurplena, malfelicxplena voko: "La geuxzoj! la geuxzoj! la geuxzoj sur la sxipo! Perfido! perfido! _All' arme! all' arme!_" "Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leuxtenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kusxejo ankoraux unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankoraux unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leuxtenanton: "Defendu la sxipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra sango ekfluegis el la busxo, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto nun efektive tenis sian kaptajxon. Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto farigxis pli kaj pli gxenerala kaj lauxta; la konfuzita, surprizita sxipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj -- "Al la armiloj! Perfido! La geuxzoj!" Malbenoj -- gxemado -- pardonpetoj. Genuen denove sin jxetis _Myga van Bergen_, dum la leuxtenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kusxantaj. Sovagxa estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geuxza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la gxenovanoj, terure vekitaj el la dormo. Kaj ecx nun ankoraux katosimile ili suprenrampis la pariojn de la _Andrea Doria_. Ankaux la plej proksimaj komercsxipoj kaj malgrandaj militsxipoj sxajnis esti atakitaj, cxar ankaux sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torcxoj. Malespere _Leone della Rota_ sin jxetis kontraux la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuragxigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekigxis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon. "La geuxzoj, la geuxzoj! La geuxzoj antaux Antverpeno! Perfido, perfido, la geuxzoj en la urbo!" Torcxoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantaux la urbmuroj. "Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geuxzoj sur la gxenova galeono, cxiujn faligante antaux si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis jxetata de la sxipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovagxa teruro kaj pli ol cxio alia ilin malkuragxigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

geuxzoj

 

ankoraux

 

Galero

 

Perfido

 

Valani

 

fipapanoj

 
Antonio
 

turkoj

 

antaux

 

proksimaj


planken
 

supren

 

Prefere

 

ferdeko

 

jxetis

 

leuxtenanto

 

ekkriis

 

kriado

 
sovagxa
 

perfido


batalkrio

 
pafata
 

eklumis

 

eksonis

 

ankaux

 
atakitaj
 

malamikoj

 
kontraux
 

vortoj

 

Malespere


torcxoj

 

militsxipoj

 

granda

 

suprenrampis

 

faligata

 

katosimile

 

pariojn

 
Andrea
 

komercsxipoj

 

malgrandaj


kuragxigante
 
sxajnis
 

senespere

 
Ankaux
 
forkuris
 
malkuragxigis
 

urbmuroj

 

gxenova

 

malantaux

 

riverbordo