FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   >>  
estus malsagxuloj cxasi la friponon", ridis _Leone_. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de _Afrodite_, de kiam mi servas al la alie tiel senkora _Antonio Valani_ kiel gvidisto en la cxarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu cxi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de _Cythere_, donu al ni vian cxielan sxirmon!" "Mi petas vin, _Leone_, estu prudenta, ne estu malsagxulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, _Leone_, sxajnas al mi -- _Leone_, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antauxsentojn tiel neklarigeblajn -- _Leone_, kondutu bone, eble baldaux vi estos mia anstatauxanto, estro de _Andrea Doria_ ..." "Kaj vi _viceadmiraglio_ de lia mosxto _Don Federigo Spinola_." "Aux kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano. "Kio? mortantauxsentoj? mortantauxsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leuxtenanto. "Nu pro cxio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu _Francesco Petrarca_, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni jxus estas sub la fenestroj de via _innamorata_; -- sxia lumeto brilas ankoraux; -- hola, kia ideo! -- _Antonio Valani_, amiko de mia junagxo, por forcxasi viajn mortantauxsentojn, ni -- ni tuj, tuj en tiu cxi momento faru viziton al la dolcxulino tie supre." "_Leone?!_" "Trasercxu sxian domon. Cxiuj frenezaj ideoj estu lauxdataj! Antauxen pro la nomo de la regxo, antauxen pro la nomo de la amo!" "_Leone, Leone!_" "Lasu min", ridis la leuxtenanto. "Mi petas vin, cxu la geuxzo, kiun la mallertuloj sercxas tie, ne povas esti kasxita same en la logxejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu cxi urbo? Antauxen, antauxsentema Antonio, antauxen, ni trasercxu la domon de via cxarma amatino kaj dume des pli bone konatigxu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto." Antaux ol la kapitano povis reteni la sovagxan amikon, tiu cxi estis kurinta al la pordo de _Myga_, kontraux kiu li frapis per la pugno, kriante per lauxta vocxo: "Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika mosxto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kasxitaj en tiu cxi domo!" Tuj de cxiuj flankoj kunfluegis soldatoj, sxipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la logxejo de _Myga_. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano _Valani_ sercxis malhelpi la b
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   >>  



Top keywords:

Valani

 

Antonio

 

kapitano

 

momento

 

knabino

 

leuxtenanto

 
logxejo
 

mortantauxsentoj

 

Antauxen

 

mosxto


antauxen
 

cxarma

 

Malfermu

 

mallertuloj

 

sercxas

 

junagxo

 

kasxita

 

geuxzo

 
frenezaj
 

lauxdataj


Trasercxu

 
forcxasi
 

mortantauxsentojn

 

dolcxulino

 

viziton

 
reteni
 

flankoj

 
kunfluegis
 

kasxitaj

 

malamikoj


malfermu

 

katolika

 

Hispanujo

 

Perfiduloj

 

soldatoj

 

sxipanoj

 

malespere

 
sercxis
 

malhelpi

 

amasoj


kreskis
 
urbanoj
 

Antverpeno

 
kondukis
 
lauxta
 
endomaj
 

rilatoj

 

sekvanta

 

konatigxu

 

trasercxu