FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
i estas, kie vi sxin havas? Kie vi sxin kasxas? Mia sxi estas -- ho perfidulo -- perfida _Leone_ -- mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, _Leone_; -- mi vivas kaj tenas, kio estas mia proprajxo --" La frunto de _Myga van Bergen_ tusxis la plankon de la kajuto; la leuxtenanto _Leone della Rota_ repremis mole la frenezulon en la kusxejon kaj provis cxiumaniere lin trankviligi; sed cxiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto sxajnis ankoraux unu fojon ekflami en cxiu ardo, antaux ol li estingigxis por eterne. Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de _Leono_. "Cxiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la regxo! -- Jen ili montras la flagon, -- la almozuloflagon, pafu, pafu gxin! _Evviva Genova_ -- jen la admiralo aeren estas krevigata -- pafu, pafu -- infero, infero, _Leone_, gardu la sxipon! gardu la sxipon, _Leone!_ -- Estas finite -- ve, la geuxza flago -- al la pafilego -- perdita, perdita! Gardu la sxipon, gardu la sxipon, _Leone!_" La malsanulo refalis; la leuxtenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino. "Kial vi maltrankviligxas, _signorina?_ Rektigu do vin; -- kial vi tordas vin sur la planko? Dolcxa kolombineto, ne cxagrenigxu; regxino vi farigxu, nelimigita estrino sur tiu cxi bona sxipo. Tio estas la milito -- la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas gxin flirti de la plej alta velstango. La bedauxrinda Antonio! Li gxin antauxdiris -- al li farigxas la tombo, al mi la bela rabajxo; -- mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas -- ne obstinu -- ne rigardu tiel sovagxe -- mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!" "_Jan, Jan!_ Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion sxi vokis. "Lasu la geuxzon", murmuris _Leone_. "Cxu li ne vengxis, cxu ne la bedauxrinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geuxzo, lasu gxin nagxi en la ondoj -- levigxu, levigxu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geuxzo, mortas _Antonio Valani:_ nun cxirkauxbraku _Leone_'n, la vivan _Leone_'n kiel bela, fiera estrino." "Kompatu, kompatu!" gxemis la knabino; sed la leuxtenanto ridis: "Auxskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; gxis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam cxesigu la plendojn kaj gxemojn! Gxis la kvina estos
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

sxipon

 

leuxtenanto

 

Antonio

 
knabino
 

levigxu

 
estrino
 

provis

 

infero

 
bedauxrinda
 
flagon

perdita

 

remiloj

 
geuxzo
 
mortinta
 
Antverpeno
 

blanka

 

Flandrujo

 

obstinu

 

sovagxe

 
rigardu

tempon

 
rabajxo
 

malsuprenigi

 

milito

 

gxemojn

 

flirti

 
antauxdiris
 
farigxas
 

cxesigu

 

plendojn


velstango

 

ploradon

 

blankan

 

frunton

 

vundpremu

 

Auxskultu

 

gxemis

 
Kompatu
 

cxirkauxbraku

 

Valani


kompatu
 

Mortinta

 
mortas
 
geuxzon
 
murmuris
 

ankrojn

 

sciante

 
vengxis
 
interesas
 

genuanta