FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   >>  
Ili supreniras la sxtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!" La juna geuxzo estis pala kiel la morto. "Cxu malsingardeme mi vin tiel gvidis en dangxeron, _Myga?_ Estus terure. Pro la jxuro de la geuxzoj, jen ili penetras supren la sxtuparon. _Myga_, ho _Myga_!" "Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin krocxante al la brusto de la fiancxo. IV. La atako. Ne nur en la "Blazono de _Alcantara_", ne, en cxiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la _luogotenente Leone della Rota_ estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron _Antonio Valani_ en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien. Sed kiu povis rezisti, se _Leone della Rota_ volis atingi ion? Pli senpripensa ol malbona, la juna leuxtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolajxojn. Kiel gajan petolajxon li rigardis la rabadon de la bedauxrinda orfineto; -- en lia sentauxga petola kapo la plano de tio estis naskigxinta; gxin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita -- estis honora devo por li. Kiom interesis la gxenovan sentauxgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika mosxto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole felicxegiga eklezio malbelegaj. _Leone_ preferis multe cxarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Gxenovo havas maron sen fisxoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo. En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de _Jan Norris_, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun _Antonio Valani_ pri la plano de rabado. Se gxi estos havinta sukceson, kaj se la _Andrea Doria_ felicxe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aux detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam -- tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaux io tria povos okazi, ke la _Andrea Doria_ povos hejmveturi ne vidinte la malamikan sxipon, _Leone della Rota_ opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. -- Al la persekutado de la maltimema akvogeuxzo la du gxenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin pusxis, al la kajo. "Ni do
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   >>  



Top keywords:

Valani

 

Antonio

 

sxtuparon

 

rigardis

 

Andrea

 

kapitano

 
Norris
 

farinta

 

havinta

 

sukceson


felicxe
 

rakonto

 

interkonsentojn

 

rabado

 

lastajn

 

penadis

 

katolikinoj

 

pereigi

 
malnovan
 

proverbon


malbelaj

 
herezulinojn
 

malbelegaj

 

eklezio

 

preferis

 
cxarmajn
 

Italujo

 
reveninta
 

taverno

 

virojn


Gxenovo

 

fisxoj

 

landon

 

galeono

 

akvogeuxzo

 

maltimema

 

gxenovanoj

 
partoprenintaj
 

persekutado

 

neinda


konduki
 
pusxis
 

popolo

 
ekscitata
 
stratetoj
 
opiniis
 

sxipon

 

riskus

 

venkintojn

 

felicxegiga