FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   >>  
ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!" "Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!" "Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraux multa tempo gxis la sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun cxi aferon. Konfidu al mi, korfiancxino, nenio vin ofendos, dum _Jan Norris_ ankoraux staros sur la du piedoj. Sed nun dauxrigu auxskulti, mia rakonto ankoraux ne estas finita. Mi antauxe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio cxi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jxus rakontis al vi." "Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu defendos la bedauxrindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie cxi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu cxi cxambro min sufokas." "Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaux estus preta por akcepti nin; sed nur auxskultu en la stratetojn -- la tuta urbo en tiu cxi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en gxiaj muroj. Auxskultu nur la bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankoraux ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu cxi minuto, kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur sercxu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_ -- estus ankaux domagxe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, cxu ne, _Myga_?" "Ho _Jan! Jan!_" "Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdigxas por mi, kaj la friponoj dauxrigas parolacxi kaj gxojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la segxoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Cxar bubo estas enportata sur la sxultroj de du viracxoj, kaj granda hura! farigxas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta sxipanaro sin savis kaj albordigxis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Cxiu volas vidi la bubon, cxiu volas al li paroli, kaj cxiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj krucxojn. Sed al mi sxajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej lauxlonge la muroj min sxovas
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   >>  



Top keywords:

ankoraux

 

rakonto

 

Norris

 

kurado

 

Galero

 

foriri

 
granda
 

ankaux

 

trankvila

 

Amsterdam


konsilon
 

lipojn

 

sangmordas

 

interparolado

 

perdigxas

 

friponoj

 

dauxrigas

 

sercxu

 
naskas
 

protektitaj


Hahaha

 
parolacxi
 

pendigintaj

 

vintra

 

forkuris

 
domagxe
 

minuto

 
paroli
 

premegas

 

freneza


prezentas

 

pokalojn

 

lauxlonge

 

sxovas

 

nerimarkite

 

tumulton

 

krucxojn

 
sxajnis
 

albordigxis

 

haltigataj


tumulto
 
segxoj
 

eklevas

 
fiatenco
 
eltrinkas
 
glasojn
 

enportata

 

kajutisto

 

Immakulata

 

sxipanaro