FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   >>  
, kaj preskaux estas atinginta la pordon, kiam malfelicxe la rigardo de la bubo ankoraux kauxranta sur la sxultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaux mi estus fantomo, li paligxas kiel fromagxo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj cxiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen, jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la akvogeuxzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfarigxas, kvazaux krevus la infero -- cxiuj okuloj estas direktitaj al mi, cxiuj glavoj eligxas el la ingoj, kaj ankaux mi eltiras la trancxilon, por vendi en la dangxero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin jxetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj jxetegas gxin antaux la piedojn de la plej antauxaj, tia, ke tuta aro faletas pro gxi kaj hxaose ruligxas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la trancxilon mi pikas en iliajn fivizagxojn -- la pordo estas atingita -- mi estas sur la strateto -- post mi mi auxdas la blekegadon de la persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian posxon. Tien cxi kaj tien ili cxasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzajxoj; gvidas ilin al malgxustaj postsignoj kaj fine venas tien cxi. Al la kajo ankoraux estas silentego -- mia fida sxlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas savita por savi vin, kara _Myga_, dolcxa fiancxino. Sed auxskultu do, ili ankoraux ne ekmalesperas pendigi la geuxzon -- diablo, auxskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!" Ridante auxskultis _Jan Norris_, tremante auxskultis _Myga van Bergen_ la bruegon en la stratetoj. "Ho, kara _Jan_, cxu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun cxi domon? Auxskultu do, la tuta tumulto ruligxas tien cxi -- ho Dio, rigardu el la fenestro -- torcxoj kaj lancoj -- Jezuo, ili frapas la pordon -- ili sercxas vin, _Jan_, kompatema cxielo, defendu nin, perditaj, perditaj!" La dompordo malfermigxis, oni sxajnis penetri en la domon; _Jan Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo. "Trankviligxu, trankviligxu -- estas neeble! Trankviligxu, _Myga_!" "Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   >>  



Top keywords:

haltigu

 

ankoraux

 

ruligxas

 
trancxilon
 

perditaj

 
Norris
 

auxskultis

 

auxskultu

 
tumulto
 
Trankviligxu

kvazaux

 

pordon

 
geuxzon
 
ruzajxoj
 
granda
 

ekmalesperas

 

pendigi

 

diablo

 

trompas

 
alarmata

cxasas

 
garnizono
 

diversaj

 

dompordon

 

konatan

 

silentego

 
malfermas
 
sxlosileto
 

savita

 

fiancxino


malgxustaj

 

gvidas

 

postsignoj

 

dolcxa

 

bruegon

 

dompordo

 

malfermigxis

 
sxajnis
 

defendu

 

cxielo


frapas
 

sercxas

 
kompatema
 
penetri
 
premegis
 

neeble

 

ekkriis

 
knabino
 
trankviligxu
 

armilo