FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   >>  
kaj piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu cxi urbo -- ni volas fari heroajxon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu ecx ankoraux post ecx post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu cxi vestacxo, en germanaj vastegpantalonoj anstataux en zeelandaj sxipistpantalonoj. Nun auxskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciigxinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiaux matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedauxrinde mi eksciis, ke patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan gxenovan sxipon, _Andrea Doria_, kiu estas tie cxi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kasxe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por sxteliri al vi, cxar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja havas la domsxlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, gxis antaux lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaux la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en dangxero kaj zorgo pri la bedauxrinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Cxirkaux mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolacxas kaj malbenas kaj krias, cxiu estajxo en sia lingvo, kaj drinkas cxiuj sammaniere. Cxiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du segxoj estas neuzataj. -- Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de _Andrea Doria_, la alia estas lia leuxtenanto. Ili pasxas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaux volonte lasas al ili sidlokon, cxar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj cxiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaux neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italacxoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leuxtenanto cxirkauxprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaux lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskaux priridis lin; sed pro la jxuro de la geuxzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas intersxangxataj, kaj komence oni nature nur p
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

kvazaux

 

atendi

 

leuxtenanto

 

brakojn

 

eksidas

 

mortis

 
Andrea
 

okupitaj

 

bonege

 

arogantuloj


neuzataj
 

segxoj

 

malbenas

 

Cxirkaux

 

foresto

 

bruego

 

Babilona

 

Germanoj

 
turkonstruo
 

bedauxrinda


kubutojn

 
apogante
 

dangxero

 

burgundoj

 

hispanoj

 
drinkas
 

lingvo

 
sammaniere
 

estajxo

 

nederlandoj


italoj

 

parolacxas

 

angulo

 

mizere

 

melankolie

 

rigardadas

 

petroselo

 
servistino
 

koksojn

 

mendas


cxirkauxprenas
 
hajldetruita
 

preskaux

 
komence
 
intersxangxataj
 
nature
 

vortoj

 

priridis

 

geuxzoj

 

italacxoj