FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_ dauxrigis: "Kio grava, kunuloj; cxiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaux la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. -- Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Gxenova Mosxto _Signor Federigo Spinola_ havas iun bonan sxipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaux vi ekscios la detalajxojn." "Cxu vi opinias tion, profeto de fatalajxoj? Ha, via diabla malfelicxo troe disrompis vian fortan kuragxon. Kuragxigxu, brava _Jeronimo_." La kapitano nur movetis la sxultrojn. "Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin cxiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu cxi nokto. Kuragxon! sinjoroj, kaj Hispanujo por cxiam!" La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocxo suficxe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarsxis de la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_. Sed la estro ankoraux restis, apogis gxemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris: "Li estas prava; estas fiajxo pri tiu cxi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj cxi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed cxu nur unu pasxon ni progresis en la venkado de tiu cxi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj versxis la sangon sur tiu cxi malgrandega terpeco, alnagxigita de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu cxi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_, _Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_, _Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kusxas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, -- kiom ankoraux tie malaperos?" La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni auxdis nenion plu sur la remparo de la fortikajxeto _Liefkenhoek_, escepte la vokojn kaj la pasxojn de la kontrolirantoj kaj la mugxadon de la ondoj kaj de la revekigxanta ventego. Ree la estro cxirkauxiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaux li malsupreniris kaj eniris la logxejon, kie li trovis la
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

Johano

 

sinjoroj

 

batalis

 

Liefkenhoek

 

soldatojn

 

fortikajxeto

 
ankoraux
 

Jeronimo

 

kapitano

 

remparoj


morgaux
 

alnagxigita

 

malgrandega

 

fiajxo

 

terpeco

 

standardo

 

brilas

 

mallumon

 
murmuris
 

steloj


lumantaj

 
sangon
 

rigidula

 

popolo

 

hispana

 
venkado
 

progresis

 
tempoj
 

pasxon

 

flirtas


versxis

 

Dekkvar

 

milito

 

jarojn

 

Antverpeno

 

denove

 

Aldegonde

 
kontrolirantoj
 

pasxojn

 

mugxadon


revekigxanta
 
ventego
 

vokojn

 
escepte
 
delonge
 
retirinta
 

auxdis

 

remparo

 

nenion

 

cxirkauxiris