FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato cxiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial ecx en tiu cxi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. -- -- Kontraux la kajo ruligxis la amaso. Torcxoj lumigis la sovagxan procesion kaj jxetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian _Mygan_ kaj la enkatenigitan _Jan Norris_, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Ecx nun ankoraux _Leone della Rota_ portis _Myga_'n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Cxio ruligxis en lia cerbo -- kiel en songxo li portis la malpezan sxargxon sur la galeonon. En la kajuto oni preparis kusxejon por la vundita kapitano. Hxirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio ecx nun ankoraux senkonscia, kaj skuis pri tiu la kapon. _Myga van Bergen_ kauxris en angulo de la kajuto -- atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante cxirkauxis lin la nekompatemaj malamikoj. Nur malfrue cxesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaux la havena muro. Pli frue mallauxtigxis sur la galeono _Andrea Doria_. Senmove kusxis Antonio sur la kusxejo, senmove sidis _Leone_ apud li, senmove kauxris _Myga_ en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta sxipo oni apenaux auxdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la pasxon de la gardisto, kiu kun sxargita pafilo kaj bruletanta mecxajxo pasxis tien kaj reen antaux la kaptito apud la masto neniun momenton cxesante observi lin. Je la dua matene cxesis la vento tute, tiel ke ecx la grincado de la sxnuregaro eksigxis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado. El la kajuto rapidis la leuxtenanto _Leone della Rota_ sur la ferdekon, el la hamakoj la sxipanaro. La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, jxetante cxirkauxen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la tacxmento. "Jen, jen! super la bordon!" fine eligxis rauxka krio el la brusto de la viro surprizita. "Kie? kie? kie?" Al la sxiprando cxiuj rapidis. "Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leuxtenanto. Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron nagxantan malsupren en la rivero, sed
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

kaptito

 

kajuto

 

leuxtenanto

 
ankoraux
 

malamikoj

 

rapidis

 

Antonio

 
granda
 

kauxris

 

portis


angulo

 

cxesis

 

gardisto

 

ruligxis

 

rapide

 

galeono

 

pafilo

 

senmove

 
riverego
 

apenaux


eksigxis

 
interrompata
 

auxdis

 
terure
 

bruadon

 

subitege

 
silentego
 
murmuron
 

pasxon

 

cxesante


observi
 
mecxajxo
 

momenton

 

pasxis

 
antaux
 

neniun

 

matene

 
rigilaro
 

sxargita

 

grincado


bruletanta

 

sxnuregaro

 

staris

 
boatojn
 

Malsupren

 

ordonis

 
Vivigata
 
Skeldo
 
sxiprando
 

brusto