FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
ante! kaj jen -- denove estas tiu malbenegita melodio, la tombokanto de la potenco kaj estimo de Hispanujo -- paf, paf, sxparu do vian pulvon, vi per gxi ilin do ne eksigos -- jes, jes, pafu nur, pafu, la kanto nur des pli lauxte sonas! Ho diablo, oni gxin jam parkere lernis." En la pafilegtondron kaj la sonon de la nederlandaj trumpetoj zumis la kapitano _Jeronimo_: "De Oranujo princo Mi estas sen ofend'. Hispanan mi la regxon Estimis cxiutemp'." Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de gxi ses virojn, mortigitajn aux vunditajn. De la gxenova galeono estis forpafita tiu kuglo; _Jan Norris_ sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikajxeton _Liefkenhoek_. La fortikajxeto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geuxzojn. Sur la ferdeko de _Andrea Doria_ staris apud la amato _Myga van Bergen_. Sxiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj sxin tute ne gxenis. Super la kapoj de la gefiancxoj flirtis venke la geuxza flago, la flago de _Spinola_, malsupren sxirita, kusxis sub la piedoj de ili ambaux. "Ankoraux plenan sxargon, kunuloj! Pafu! pafu! -- pafu! por honori _Myga_'n, mian fiancxinon!" vokis _Jan Norris_, svingante la cxapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domagxe! Hoj ho! _Myga_, dolcxa fiancxino -- libera veturo! libera veturo! Auxdu, kiel la Nigra Galero apud _Lillo_ pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolcxa, dolcxa _Myga_, ho cxarma kara fiancxino, kiel mi amas vin!" "Ho _Jan_, _Jan_, en tia fiera maniero neniam ankoraux fiancxino estis almilitata! Kion vi faris por mi!" "Ha, kio do gxi estas?" ridis _Jan Norris_. "Italan sxipleuxtenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi jxetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min -- eterne vivu la Nigra Galero!" "Vivu! Vivu la Nigra Galero!" gxojegis la sxipanaro sur _Andrea Doria_, kaj antauxe maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra sxipo, veturante sub la muroj de la fortikajxeto _Lillo_. -- "Lasu nur", diris la kapitano _Jeronimo_ al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, farigxos al mi pli facile. Adiaux kunuloj, adiaux al vi cxiuj -- kaj kondutu bone. Mi vidas cxirkaux mi nur junajn, junecajn vizagxojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da felicxo, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, -- fosu nur sur la kampo de _Jemmingen_, sur la _
PREV.   NEXT  
|<   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

kunuloj

 

Galero

 

dolcxa

 
kapitano
 

fiancxino

 
veturo
 

Norris

 

Andrea

 
Libera
 
Jeronimo

libera

 

fortikajxeto

 
ferdeko
 
maniero
 
almilitata
 

ankoraux

 

neniam

 

pafegas

 

domagxe

 
velstango

svingante

 
cxapelon
 

fipapano

 

cxarma

 

Prefere

 

Italan

 
gxojegis
 
kondutu
 

cxirkaux

 

junajn


adiaux

 

farigxos

 

facile

 

Adiaux

 

junecajn

 

vizagxojn

 

Jemmingen

 
deziras
 

felicxo

 

atingis


pasinta
 

remparo

 
eterne
 
sxipanaro
 
antauxe
 

kadavron

 

mortigis

 
jxetis
 
maldekstre
 

tondrigis