FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
evigxu -- al mi nun la felicxo destinita al vi, kaj morgaux -- morgaux al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita felicxo, bedauxrinda Antonio!" Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leuxtenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela sxipa lampo. Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun cxiu forto de estingigxanta estajxo _Antonio Valani_ sin defendis; sur sia sxipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_. Ju pli proksimigxas la morto, des pli li krocxigxas al tiu cxi amo, des pli fortege gxi publikigxas. En la vivo li estus firme sxlosinta gxin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forjxetas cxiujn ligajxojn gxenantajn; nenion de tio, kion li antauxe sentis, _Antonio Valani_ plu kasxas. Bedauxrinda _Myga_! Kiel sxi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita gxenovano kun disigxantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia! La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontraux la pereo de la amatino kaj sin jxetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi sxian malhonorigon. Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfelicxulino, por memori la grandan savanton el cxiuj dangxeroj. Neniu povo en la cxielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_ Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino. Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandigxas, denove estingigxas unu lumo post la alia en la domoj malantaux la muro de _Paciotti_, de la itala ingxeniero. De tempo al tempo pligrandigxis la mallauxteco. Nur iafoje eksonis sovagxa krio, gxojego; nur iafoje eksonis la rauxka kanto de bruta soldataro aux la vocxo de la noktgardistoj kaj patroloj. Kaj denove bruis la horlogxa radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; -- noktmezo! De siaj kusenoj levigxis _Antonio Valani_ kaj jxetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj cxirkaux si. "Kie sxi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_, kie v
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

Antonio

 

Valani

 

eksonis

 
denove
 

iafoje

 
malhela
 

malhonorigon

 

morgaux

 
felicxo
 
jxetis

batalis

 

kontraux

 
katedrala
 
senpove
 
Bergen
 

transsonoras

 

malrapide

 

sekvas

 

amikon

 
unuopaj

dekunua

 
hontigon
 

memori

 

postsonas

 

grandan

 

savanton

 
malfelicxulino
 
mallumo
 

dangxeroj

 

akvojn


malvarmajn

 

amatino

 

malhelpi

 

cxielo

 

ingxeniero

 

Virino

 

noktmezo

 
kusenoj
 

levigxis

 

katedralo


patroloj
 

horlogxa

 
radaro
 
frenezajn
 
rigardojn
 

lumojn

 

ardantaj

 
okuloj
 
cxirkaux
 

noktgardistoj