FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
>>  
ruegon de la sovagxa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermigxis, kaj la logxantoj de la konstruajxo, en kiu logxis _Myga_, cxarpentisto, sxuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kasxis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifugxinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuragxe kun la lampo en la tremanta mano kontrauxiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta vocxo, ke neniu rifugxis en tiun cxi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu sxin" -- sxi diris -- "sxirmi akvogeuxzon"; cxu ne sxia edzo, sxia bedauxrinda mortinta edzo estis jxetata per la furiozaj monstroj de sia fisxistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al sxi la certigoj? Neniu auxskultis, la domo plenigxis de hispanaj soldatoj, italaj sxipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaux penetris el la diversaj logxejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. -- "Antauxen, Antonio! ne malrapidu!" kriis _Leone_. "Antauxen, supren la sxtuparon en la cxielon." Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej sxercaj minacoj devigis sxin antauxen lumigi per la lampo. "Gaje, gaje, panjo! La aliaj sercxas sube, ni supre -- antauxen, kaj ne estu tiel gxenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, -- ne restu malantauxe --!" "_Leone_, mi vin petas!" "Ha ne, antauxen, antauxen, _madonna_! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolcxa aventuro! Kio farigxus de vi, se vi min ne havus? Jes -- tiu cxi sxajnas esti la lasta sxtuparo -- venko! venko! _mille gracie_, maljuna sibilo. Tie cxi, tie cxi, _Antonello_ -- en la nomo de la regxo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie cxi estas kasxitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la regxo! En la nomo de la katolika mosxto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolcxa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolcxan ribelan koreton!" Kun busxo ridanta la sovagxulo kaptis la kapitanon je la sxultro kaj premis lin kontraux la pordo, kiun li vaste malfermis -- rigide, dube staris la du gxenovanoj. Kun zorgo kaj timo kreskantaj _Jan_ kaj _Myga_ estis auxskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovagxa tumulto penetris ecx en la domon, la fiancxino malespere petegis la fiancxon sin kasxi. Sed kio povis farigxi por savi ilan ambaux? En la sekvanta momento cxio estis tro malfrua. Tro rapide _Leone
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
>>  



Top keywords:

malfermu

 

antauxen

 

Antonio

 

Antauxen

 

dolcxa

 

iomete

 
stratetoj
 

penetris

 

sovagxa

 

gxenema


gracie
 

knabinoj

 

sxtuparo

 

Perfiduloj

 

sibilo

 

Antonello

 

maljuna

 

madonna

 
leporo
 

tibikarnon


malantauxe

 
rigardas
 

sxajnas

 

farigxus

 

kasxitaj

 
aventuro
 

dolcxan

 
fiancxino
 

malespere

 

petegis


fiancxon

 

tumulto

 

kreskantaj

 

auxskultintaj

 

bruegon

 

momento

 

malfrua

 
rapide
 

sekvanta

 

ambaux


farigxi
 
gxenovanoj
 

koreton

 
ribelan
 
ridanta
 
kaptis
 

sovagxulo

 

eldonu

 

Hispanujo

 

mosxto