FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  
ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi do estas bubo tro malgaja." Cxagrene forturnis sin la estro. "Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru cxe vian grasan _signora_. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto gxis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la sxipon de vi kaj de via fibusxo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagxo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaux al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton." "Antonio," diris la leuxtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de _Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al sxi placxos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajxo de la _Westerskeldo_ ne estas la kauxzo; konfidu al mi, cxu efektive estas verajxo, kion mi kredis sxerco kaj sxerce pritraktis? Cxu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorcxistino?" La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ dauxrigis: "Kaj sxi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de cxiuj sinjorinoj en la _strada Balbi_ kaj en cxiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu cxi cxarma barbarino! ..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolcxan knabinon?" Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leuxtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta sxipsoldato apud la transirejo; tamburruligxo eksonis de trans la kajo, torcxoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj sxipoj de lia sxiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektigxantaj sur la sxipo "_Andrea Doria_" cxirkaux li. La malfelicxa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la dauxro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel sxajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._ de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj de la _nobil
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   >>  



Top keywords:

Antonio

 

leuxtenanto

 

serioze

 
Federigo
 

Andrea

 

humoro

 

transirejo

 
sxipsoldato
 

tamburruligxo

 

gardostaranta


ekbrilis

 

alvoko

 

admiralo

 

Spinola

 

armiloj

 

eklumis

 

torcxoj

 

eksonis

 
dolcxan
 

Valani


barbarino

 
cxarma
 

meritas

 
severan
 

staras

 

parolata

 
interrompata
 
knabinon
 

pereis

 

saluti


profitdona
 
sxajnis
 

pergamento

 

kontrakto

 
negoco
 

premegis

 

animon

 
dauxro
 

subskriboj

 

Filipo


Hispanujo

 

skribinta

 

pasinta

 
batalo
 

malbona

 

sentis

 
alkurante
 
Antverpeno
 
sxipoj
 

sxiparo