FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   >>  
ri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice, li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro. Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon: "Mi rakontos al vi mian historion." Tiam li dauxrigis kiel jenas: * * * * * Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton. Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj. Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi _diris_ al sxi ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--" La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo: "Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni." "Cxesu plendacxi. _Necesis_ sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu sercxfosadi." Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
cxambro
 

taskon

 

okazis

 
rakonton
 

vekigxis

 
hierauxnokte
 

historion

 

momento

 

Ambaux

 

filineto


miniatura

 
senkulpa
 

surportis

 

cxirkaux

 

felicxaj

 

hejmoj

 

felicxa

 

nokton

 

patrino

 
Amerikon

decidigxis

 

cxifonajn

 
eklogxi
 

nigrul

 

bezonos

 

mallongigon

 

specajn

 
soleca
 

regiono

 
belega

sercxfosadi

 

maskojn

 

edzino

 

edzinon

 
krudajn
 

konsentintus

 

alveni

 
difektos
 

flustrado

 

sxangxi


rauxka

 
Necesis
 

plendacxi

 

prirabos

 

mallauxta

 

duonplora

 

busxsxtopos

 

interrompis

 

rilate

 

infano