FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
is ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda. La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro: "Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono." "Vi deziris alterigxi kie?" "Cxe Napoleono." La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li cxesis ridi kaj diris: "Sed cxu vi seriozas?" "Mi jes ja tre seriozas." La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris: "Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!" "Cxu cxe Napoleono?" "Tiel li diras." "Laux la fantomego de Cezaro!" Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris: "Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!" "Nu, laux--!" Mi diris: "Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe Napoleono se tion li deziras?" "Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!" "Cxu forbalais la _tutan_ urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn, jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon--cxu _cxion?_" "Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo. Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon, cxu ne?" "Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita." S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte: "Por mia porcio de la kolorlitografo." Rogxero agis same. Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
Napoleono
 

deziras

 

kapitano

 
alterigxi
 

humoro

 
mirinda
 

Rogxero

 

Tompsono

 

ekzistas

 

Misisipo


Riveron

 
fumtubo
 

elboatigxi

 

seriozas

 

starloko

 

restajxo

 

ununura

 

arbaro

 

malantaux

 
Rigardu

kontrauxflue

 

komencas

 
mejlon
 

dekstra

 

flanko

 

situis

 

antauxe

 
antauxa
 

sxirajxon

 
sxindon

hauxton

 

similajxo

 

Postlasis

 

malrapida

 
malantauxa
 

ekstremajxo

 

padelnavigas

 
rekoni
 

momento

 

domacxeto


rekonas

 
mallauxte
 

porcio

 

kolorlitografo

 

silente

 

novajxon

 

duondolaron

 

bordoj

 

senhomaj

 

mirindege