FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
egis: "Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo! Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post longaj jaroj. Cxar ankaux _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu, kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen, gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon." Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo: "Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo." Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis, diris: "Nu, kio? Cxu li ne eskapis?" Nea kapskuo. "Cxu ne? Kio okazis tial?" La kontento en la envolvita vizagxo ankoraux pliklarigxis. La viro strebis murmuracxi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauxzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kusxanta la plej proksime
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:

ligitaj

 
memoras
 
vizagxo
 

helpon

 

Kriegu

 

strange

 

envolvita

 

direkto

 
malsxpari
 

sukcesis


tempon

 

strebis

 

infanon

 

malligi

 

ekkrii

 

menson

 

kreivo

 

helpante

 

mensoga

 

Krugero


havigis
 

kusxanta

 
kadavro
 

edzinon

 

kompatinda

 

elpensis

 

ordinaran

 

konscii

 

neniam

 

denove


auxskulti

 

auxdos

 

reciprokan

 
ekstazo
 

torturon

 

vidinda

 

proksime

 
samajxon
 

dolorego

 

aplikis


prirabi

 

malsukcesis

 

malhelpitaj

 

eskapis

 

maltrankviligxis

 

angoro

 

viktimo

 

pauxzis

 

perpleksigxis

 

kapskuo