FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
>>  
cxirkaux unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon. Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis! Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa rezulto cxi-foje!" Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj diris moke: "Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos neniu alia." Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kri
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
>>  



Top keywords:
flanko
 

estigis

 

kordialojn

 
Preskaux
 

kompatos

 
vizagxon
 

dankemo

 

mortotuko

 

Adlero

 

magrega


terurojn

 
blanka
 

senvocxa

 

malgajan

 

mortintaron

 

neimageblajn

 

cxirkauxspektadinte

 

vekigxinte

 

brilegis

 
silento

eksenti

 

diveni

 
ekpenso
 

Envortigite

 

enrigardis

 

Cxielo

 

Sxajnas

 
rezulto
 

kontrauxa

 
Versxajne

Okazos

 

vizagxo

 

eskapis

 

spertis

 
paroli
 

rezistis

 

malpermesis

 
paroladon
 

penadis

 

auxskultos


Sendube

 
ausxkultos
 

kunpremanta

 

kunligite

 

kunmetite

 

brusto

 

restis

 

strebis

 

makzelojn

 

petegajn