FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   >>  
iru al mi kion fari." Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero: "Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi tiu afero. Nenion diru al iu ajn." Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo. Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo. Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto. Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!" Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   >>  



Top keywords:
Adlero
 

kompatinda

 

parton

 
antaux
 

Nenion

 
plenumis
 

horlogxon

 

ekster

 

cxirkaux

 

diablulo


longan

 
arbaro
 

sxirmokulojn

 

plongxis

 

trenante

 

efektivigis

 

eskapon

 

postlasinte

 

forfugxis

 
piedingo

ponardon

 

sxovegis

 
flanko
 

glitpasxis

 

aldonis

 

sortodivenisto

 

efektive

 
alkrocxigxi
 

strebis

 
sxirmokuloj

cxevalo

 

tragedia

 

postrestis

 

senvivigis

 
Antaux
 

komencis

 

cxiutaga

 
kontentigxo
 

spertis

 

malbonfarti


vagatingintis

 
laborpostenon
 

akiris

 

taskon

 

fidele

 

sercxis

 

Munkenon

 

sencela

 

maniero

 

Malhavante