FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  
nfesis havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj. Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimancxlernejaj libroj. Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn, sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   >>  



Top keywords:
instruisto
 

Georgo

 

libroj

 
sxtelprenis
 

kompatinda

 
jugxisto
 

neniam

 

Vilsono

 

malsuprenigonte

 

staris


prenante

 
sxultrojn
 

blankhara

 

malprobabla

 

tremantajn

 

subite

 

aperis

 

lecionojn

 

sxategis

 
Dimancx

Lernejon

 

knabeto

 
sxatis
 

patrino

 

mensogojn

 

trancxilo

 

terenfalis

 
kulpon
 

cxagrenita

 
taksis

agnoskante

 

kvazaux

 

kaskedo

 

klinis

 
vilagxo
 

rugxigxis

 

sxtelpreno

 
lernejpordon
 

estigi

 

oficejon


fajrojn

 
irtaskojn
 

meritas

 

lauxdadon

 

invitis

 

lignon

 

disponi

 

postrestanta

 

domtaskojn

 

plenumi